Normaligita uzo de Esperanto enrete
Esperanto estas kaj unika kaj tute normala. Por montri la unikecon ni devas normaligi la uzon de Esperanto. En mondo kiu ŝajne vivas enrete, ni devas traduki apojn kaj retajn ilojn Esperanten por uzebligi nian lingvon. Tio postulas sciojn pri la koncerna apo aŭ la platformo, sed ankaŭ sufiĉan konon de Esperanto por teknika traduko. Teknika traduko malsamas al beletra traduko. Tradukante apon, la celo estas kongrueco, sameco kaj kurteco. La lingvo estas duaranga post la tekniko mem, por helpi la uzanton. Ĝi devas esti konvena kaj plaĉa sed ankaŭ preciza kaj klara.
Esperanto kaj la Joomla historio
Joomla estas EnhavMastruma Sistemo (EMS). Tio signifas ke ĝi estas programo por krei retejojn. Flanke al Drupal kaj Wordpress, Joomla estas konsiderata inter la tri plej grandaj EMSoj en la mondo. Membroj de SEF specife interesiĝas pri Joomla.
Jam por Joomla 1.5 ekzistis esperanta traduko. Dum tiu periodo Cindy McKee kaj kelkaj aliaj tradukantoj en Usono respondecis. Kiam Joomla estis evoluigita en version 2.5, la strukturo estis tiom ŝanĝita ke preskaŭ necesis tute nova traduko. La antaŭa grupo ne plu emis, sed Stella Lindblom akceptis la defion. Kune kun aliaj svedoj, inter ili Puff Östling, Sara Török, Arild Matsson kaj Andreas Nordström kunhelpis finigi la Esperantan version de Joomla 3.
Entute la traduko de J2.5 estis elŝutata pli ol 7 292 fojojn. Notu ke la dosierujo nur konsistas el pakaĵo uzebla por administrantoj de Joomla retejo, por instali ekstran lingvon por uzantoj. Supozeble kelkaj aliaj ankaŭ elŝutis, sed la espero estas ke la laboro farita utilis al pluraj esperantistoj.
La evoluigo de Joomla progresis. Post versio 2.5 venis Joomla 3 kun eĉ pli da ŝanĝoj. La traduka laboro dormis pro pluraj kialoj, sed fine de Novembro 2017 venis la preta lingva pakaĵo por Joomla 3.8.3.
Joomla mem elŝuteblas el la retejo joomla.org, sed la lingvopakaĵoj elŝuteblas el Joomlacode.org. La esperanta pakaĵo nur uzeblas kaj utilas por administrantoj de Joomla retejo.
La nuna versio de Joomla
Ni ne havis eblecon aŭ emon doni nian tempon al traduko de Joomla 4, ĉar nia inta retgastiganto ne povis/volis agordi siajn servilojn en Joomle afabla maniero. Pro tio teknike ne eblis aktualigon de la sistemo. Ni atendis ĝis someron 2023 kiam eblis peti movon al Joomla-afabla servilo. Ni estis movitaj, sed tamen ne povis aktualigi la retpaĝojn. Tuj antaŭ kristnasko ni trovis pli bonan retgastiganton kaj dum la vintro kaj printempo 2024 komencis denove esperi pri niaj retejoj. La laboron movi kaj traduki postulas longan tempon. Dum la atendo eĉ venis Joomla 5.
Momente Stella Lindblom kaj Daniel Viberg tradukas. Unue ni devas traduki kaj etendaĵojn svedlingven, kaj poste Esperanten kune kun la kerna sistema traduko al Esperanto kiu en si mem postulos minimume 400 horojn da laboro. Sed ni kun plezuro antaŭvidas la tagon kiam ni povos denove fanfaroni ke Joomla haveblas Esperantlingve.